|
Soneto pri amikaj floroj.JPG | 17.09.12 18:50 | |
Bildo | 1 | |
Soneto pri amikaj floroj
ni admiras amikajn florojn de unu amiko hantantajn kaj de alia jam velkantajn tamen konservantajn kolorojn
post unu aŭ post kelkaj tagoj ĉiuj floraj belecoj falos restos koroj kiuj batalos por propraj sortoj sen imagoj
ĝenos malpura sedimento de kiu fariĝos veneno perdiĝos ie bona sento
pro tio agu senbatale heroon lasu kun ordeno sed vi mem kondutu morale
Venecio, la 17-an de septembro 2012 Jan Stanisław Skorupski |
www.skorupski.com |